Forpasis Princo Leonard de Hutt

La 13-a Februaro 2019, forpasis la antaŭa reganto de la Princejo Hutt River.

Foto de Chris Fithall, uzata per permisilo

La Princejo Hutt River estas mikrolando en la mez-norda parto de Okcidenta Aŭstralio. En Aprilo 1970 la farmisto Leonard Casley, pro disputo kun la subŝtato pri kvotoj de tritiko, proklamis sian bienon kiel sendependa lando. Li fariĝis Princo Leonard de Hutt River.

Ekde tiam, la lando ankoraŭ funkcias kiel farmbieno, sed ankaŭ turista loko kaj ankaŭ vendis sian propran poŝtmarkojn, monerojn ktp. Ĝi eĉ havas diplomatoj en multaj landoj tra la mondo (ekz. Kroatio, Usono, Pakistano, Brazilo) sed neniu lando oficiale agnoskis la Princejon.

Interese, en la Constitucio, Hutt River deklaras ke la unua lingvo de la lando estas la Angla, la dua estas la Franca kaj la tria estas Esperanto. Mirinde! Sed, estas la opinio de ĉi tiu Esperantisto (kaj la Esperanto Ligo de Okcidenta Aŭstralio) ke ekzistas precize nul Esperanto-parolantoj en la Princejo.

Post la forpaso de Princo Leonard, nia klubo sendis al la nuna Princo la jena mesaĝo de kondolencoj:

Via Moŝto Princo Graeme kaj la popolo de la Princejo Hutt River.

La komitato kaj la membraro de la Esperanto Ligo de Okcidenta Aŭstralio ŝatus oferi niajn kondolencojn pro la forpaso de via kara Princo Leonard.

Ni donas dankojn al Princo Leonard pro lia agnosko de nia kara lingvo en la konstitucio de la Princejo.

Niaj pensoj estas kun vi ĉiuj.